Isaac Briggs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1762 en Haverford |
Morto | 30-an de novembro 1824 (62-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero |
Isaac BRIGGS (1763 – 5a de Januaro, 1825) estis usona inĝeniero, termezuristo kaj fabrikisto. Li pasigis multon de sia vivo de plenkreskulo kun sia familio en Brookeville, Kantono Montgomery (Marilando).[1]
Briggs estis pia kvakero kaj membro de la Usona Filozofia Societo. Li estis amiko kaj de Thomas Jefferson kaj de James Madison.[1] Kongrue kun siaj kvakeraj kredoj, Briggs estis entuziasma aboliciisto kaj neniam posedis sklavojn. Li estis membro de la Pensilvania Societo por Promocii la Abolon de Sklavisto same kiel de aboliciisma societo en Wilmington, Delavaro, tra kiu li estis aktiva apogante liberigitajn nigrulojn de sia komunumo kiuj povus esti kidnapitaj kaj revenditaj al sklaveco.[2]